Izotopoj de jodo

Estas 37 izotopoj de jodo (I) kaj nur unu el ili, 127I, estas stabila.

Je multaj flankoj, 129I estas simila al kloro 36Cl. Ĝi estas solvebla halogeno, ne tre reakciokapabla, ekzistas ĉefe kiel ne-sorbanta anjono, kaj estas produktata pro kosmaj radioj, fuziaj, kaj en-_situ_ reagoj. En akvikaj studoj, koncentriteco de 129I estas kutime raportita kiel la rilatumo de 129I al tuteca I (kiu estas preskaŭ tute 127I). Same kiel estas en okazo de rilatumo 36Cl/Cl, la rilatumo 129I/I en naturo estas sufiĉe malgranda, inter 10−14 al 10−10. La maksimumo estis dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj pro fuzio, kaj la rilatumo 129I/I estis tiam proksimume 10−7. 129I diferencas de 36Cl en ĝia pli longa duoniĝotempo (15,7 anstataŭ 0,301 milionoj jaroj), ĝi estas pli ema eniri biologiajn substancojn kaj okazas en multaj jonaj formoj (kutime, I kaj IO3) kiuj havas malsamajn kemiajn kondutojn.

Pli grandaj kvantoj de stabila 129Xe en meteoritoj estas rezulto de disfalo de la denaska 129I produktita per la supernovaoj kiuj kreis la polvon kaj gason el kiu la suna sistemo estis formita. 129I estis la unua estinginta radioaktiva izotopo kiu estis identigita kiel estinta en la frua suna sistemo. Ĝia disfalo estas la bazo de la I-Xe radiomezura datigo projekto, kiu kovras la unuajn 83 milionojn jarojn de sunsistema evoluo.

Iuj el la jodaj izotopoj estas uzataj kiel radioaktivaj izotopoj en atomkerna medicino: jodo-123 kaj jodo-131 estas uzita por sola fotona eliga komputila tomografio kaj jodo-124 por pozitrona emisia tomografio. Ili povas rezulti je malsamaj bildaj kvalitoj.[1]

La norma atompezo estas 126.90447(3) u.

  1. Erwann Rault, Stefaan Vandenberghe, Roel Van Holen, Jan De Beenhouwer, Steven Staelens, Ignace Lemahieu (2007). Comparison of Image Quality of Different Iodine Isotopes (I-123, I-124, and I-131) - Komparo de bilda kvalito de malsamaj jodaj izotopoj (I-123, I-124, kaj I-131) (abstrakta). Cancer Biotherapy & Radiopharmaceuticals 22 (3) 423–430. COI:10.1089/cbr.2006.323.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search